Esperanto GLAT

Posts Tagged ‘festo

Finfine. Unu jaron atendanta kaj finfine jam alvenas la gejaj festoj.
Plaĉas al mi promeni dum la mateno, antaŭ la momenco de la festo tra la geja kvartalo kie mi povas vidi kiel la vendejo, la homoj, la deversaj lokoj komencas prepari sin por la diversaj aceroj kiuj alvenos dum kvar tagoj.

Ĉi tiuj estas la plej granda festo de Madrido. Kie la homoj, ne estas grava ĉu estas GLATanoj aŭ ne vivas la feston en tre bona etoso.

Finfine alvenis, geja fiereco, finfine.

Se vi estas en Madrido aŭ interesas al vi kiu estas la programo de la festoj, ĉi tie MADO 2012 povas vidi ĝin

20120627-122042.jpg

Etikedoj: ,

Orgullo Madrid

Mi skribis tagoj antaŭe pri la problemoj kiu havas kaj havos la venonta Madrida Geja Fiereco, pri la bojkoto al la israela karnavala ĉaro – finfine aperas ke ĉi tio havus solvon kaj izraelianoj kaj palestinanoj povus esti en la sama karnavala ĉaro, 😮 mi rakontos! -kaj la problemoj kun la urbestro, ĉar la pro la amaso da homoj dum ĉi tiuj festoj en Chueca, la geja kvartalo, sed la vivo kontinuas, kaj kompreneble, la Geja Fiereco, ankaŭ!.

Hieraŭ okazis la oficiala prezentadon de la diversaj aktivecoj dum ĉi tiu tagoj. Morgaŭ komencos kaj finos la 4a de julio, multaj tagoj, jes, sed ni estas en Hispanujo, kaj la festoj plaĉas multe al ni! Do, stultaĵoj flanke, okazos  festajn, kulturajn aferojn, kaj cxio kio povas fari ke la societo, vidos ke ni ankaŭ ekzistas.

Inter aliaj aferoj, alvenos Kylie Minogue, kiu kantos en la fino de la Parado en la Plaza de España (Placo de Hispanujo), la 1a de julio Peter Paige ricevos premion. Vi povas legi plu -hispane- en la ligiloj kiu mi enmetos poste.

Sed mi ne volas lasi mencii du gravaj aferoj. Unu, la filoj de gejoj kaj lesbaninoj estos en la komenco de la Parado, ni ankaŭ estas familio, (we are family!)

Kaj la dua afero, ĉu vi povas imagi ke inter la amaso de homoj kiuj estos en malgranda stratoj de la kvartalo, estas multaj ankaŭ amikoj de la fremdaj aferoj. Mi volas diri ŝtelistoj, do bonvolu, kontrolu viaj monujo kaj pasportojn. Ne pensu ke se iun tuŝas vian pugon estas ĉar vi estas bela! Mi ĉiuj jaroj devas rimarki al multaj turistoj pri ĉi tiu afero. Ĉi tiu jaro estos speciala kontrolo de la policistoj por eviti ĉi tiujn ŝtelojn.

Do,la festo komencas, vivu, kaj ĝuu!

Dankoj por la ligiloj al “Ambiente G” kaj la ĵurnalo “El Mundo” (Hispane)


Tuijteo

Error: Twitter did not respond. Please wait a few minutes and refresh this page.

Kalendaro

Junio 2017
l m k ĵ v s d
« jun    
 1234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  

Flickr Fotoj

More Photos